Norway Social Forum

Kio estas la konferenco pri tutmondiĝo?

La konferenco pri tutmondiĝo estas por vi kiu volas kompreni kaj ŝanĝi la mondon!

La konferenco estas renkontejo kaj kunlaborejo por komisiitoj kaj aliaj aktivuloj en tiuj medioj en Norvegio kiuj laboras por mondo kie oni atentas homojn, socion kaj medio antaŭ profito. Dum la kvar tagoj de la konferenco okazos vicego da kunvenegoj, seminarioj, diskutejoj, debatoj kaj prelegoj, kun invititoj el Norvegio kaj aliaj landoj. Aldone la konferenco tentas per kulturaĵoj kiel kultura infanvartejo, koncertoj, filmoj kaj librobanejo.

Kun aktualaj sociaj problemoj kaj alternativaj strategioj enfokuse la konferenco pri tutmondiĝo establiĝis kiel grava evento por tiuj kiuj laboras por alia kaj pli justa mondo.

Malantaŭ la konferenco staras longa vico da organizoj kiuj aliĝis al la manifesto de la Norvega Socia Forumo. La jarkunveno de la konferenco elektas estraron, kiu respondecas pri la realigo de la konferenco.

Redaktør: Eirik GranWeb by NoopDesign: © Ingrid Apollon
Norway Social Forum, c/o PRESS - Redd Barna Ungdom, Postboks 6902 St.Olavsplass, 0130 Oslo, Norway
globalisering@globalisering.no • +47 22 47 92 47