Norway Social Forum

Manifesto de Norvega Socia Forumo

La Norvega Socia Forumo estas parto de multbranĉa internacia movado kiu laboras por justa mondo kaj kontraŭ la novliberalaj ekonomio kaj politiko kiuj dominas la hodiaŭan mondon. La Norvega Socia Forumo estas la norvega sekcio de la Monda Socia Forumo.

La Norvega Socia Forumo laboras por fortigi la demokration je ĉiuj niveloj en la monda socio. Ni alstrebas socion kie atento al homoj kaj medio estas bazo por la evoluo, kie ne troviĝas subpremo pro nacieco, sekso, haŭtkoloro, etna deveno, religio aŭ mondkoncepto, seksa inklino, lingvo aŭ kulturaj diferencoj, kaj kie la homaj rajtoj validas por ĉiuj. Diverseco en la socia vivo, kulturo, politiko kaj naturo estas grava principo por La Norvega Socia Forumo.

La mondo havas sufiĉajn fontojn de riĉaĵoj por ke ĉiuj povu ĝui bonkvalitan vivon. Tamen 800 milionoj da homoj malsatas aŭ estas subnutrataj, kaj preskaŭ duono de la loĝantaro de la mondo vivas en malriĉeco. Dume malgranda elito rapide pliriĉegiĝas, kaj la potenco koncentriĝas ĉe ĉiam malpli da kompanioj kaj individuoj. Precipe pro tio ke la konzernegoj kaj la riĉaj landoj troekspluatas kaj trokonsumas la naturriĉaĵojn, la medio ruiniĝas – kaj la fundamento por la vivoj de estontaj generacioj foriĝas. La uzado de nerenovigeblaj riĉaĵoj devas esti limigita, tiel ke ĉiuj homoj sur la tero povu same multe konsumi sen forrabi la vivobezonaĵojn de estontaj generacioj.

La Norvega Socia Forumo turnas sin al la merkata liberalismo kaj tiu koncentriĝo de potenco kaj kapitalo kiu dominas la hodiaŭan mondon. Ni celas redukti la forton de la grandpotencoj kaj la grandaj plurnaciaj konzernoj. La Norvega Socia Forumo kontraŭas ke oni traktas ĉion kiel varojn en merkato. Ni tial havas la devizon ”Nia mondo ne estas por vendo”, kaj celas redukti la labor-areon kaj komision de la Monda Organizaĵo pri Komerco – kontraste al tiu plivastigo kiun la riĉaj landoj nun estas premfarantaj. La Norvega Socia Forumo kontraŭas la ampleksan privatigon de bazaj publikaj servoj kiel sano, edukado kaj provizo de akvo kaj energio, kiu nun okazas en grandaj partoj de la mondo.

La Norvega Socia Forumo praktikas internacian solidarecon kaj subtenas naciojn kaj popolojn kiuj batalas kontraŭ okupado kaj nacia subpremiĝo. Ni laboras por respekto por la homaj rajtoj, por praktikado de reala demokratio kaj por pacaj, solidaraj kaj egalvaloraj rilatoj inter ŝtatoj – kaj inter ĉiaj homoj senrigarde al sekso, raso aŭ religio.

La Norvega Socia Forumo estas parto de internacia movado kiu laboras por forigi konfliktojn kaj limojn inter homoj kaj inter etnoj. Ni volas tutmondigi bonfarton kaj socialajn kaj homajn rajtojn. Tial ni aliĝas al la devizo ”Tutmondigu la batalon – tutmondigu la esperon!” La hodiaŭan internacian evoluon, kiu okazas laŭ la premisoj de la financkapitalo kaj la multnaciaj konzernoj, ni kontraŭbatalos. Tial ni subtenas ankaŭ la internacian alvokon ”Haltigu la konzernstiritan tutmondigon!”.

La mondo estas plena de struktura kaj rekta perforto – ne malplej sub ŝtata regado. La Norvega Socia Forumo kontraŭstaros, kun pacaj rimedoj, maljustaĵon, subpremadon kaj ekspluatadon. Ni aktive kontraŭos ĉiujn formojn de perforto kaj difektado en nia strebo por alia kaj pli justa mondo.

La Norvega Socia Forumo aliĝis al la Ĉartro de Principoj de la Tutmonda Socia Forumo.

Redaktør: Eirik GranWeb by NoopDesign: © Ingrid Apollon
Norway Social Forum, c/o PRESS - Redd Barna Ungdom, Postboks 6902 St.Olavsplass, 0130 Oslo, Norway
globalisering@globalisering.no • +47 22 47 92 47